English
Español

La grandeco de D-ro Zamenhof

de Ivo Lapenna (1959)

Anta� centjaro kaj duono �precize la 15-an de decembro 1859� naski�is homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infana�o inspiris lin al la suproj de sublime altruista sindedi�o por la bono de �iuj homoj. La kruelaj malfeli�oj surver�itaj almena� parte pro la lingvo-diverseco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, igis lin ser�i kaj trovi solvon por la lingva problemo en kadroj mondaj.

Lazaro Ludoviko Zamenhof apartenis al tiu suferanta popolo, kiun jarcentaj persekutoj hardis kaj multirilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj �enerala progreso nombron da eternaj intelektaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficiala registro li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, �ar la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrolando, samtempe tamen levi�is super sian popolo, super sian �ian �taton, kaj fari�is ankja� lo�anto de la mondo, apartenanto de la homaro.

Historia Etoso

En Litovio, prikantita de la granda Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo, vivis jam de multaj jarcentoj malnovaj gentoj de la arja mondo kun sia propra lingvo, proksima al Sanskrito. En la mezepoko germanaj kavaliroj �in almilitis, pola nobelaro �in ligis al sia �tato kaj la rusa caro �in ofte atakis. Samtempe enmigradis tien persekutitaj Hebreoj, kiuj kunportis kun si metiajn sciojn kaj komercajn talentojn. Kiam, fine de la 18-a jarcento, la Pola-Litova �tato disfalis, la litova nobelaro jam delonge estis fari�inta pola la� siaj sentoj. En la urboj garnizonis rusaj ta�mentoj dum la tuta 19-a jarcento. Pri la komerco plue okupi�adis la Hebreoj. La metioj estis �efe en la manoj de fotaj germanaj kolonioj. Tiu dividi�o de la lo�antaro la� la okuloj koincidis kun dividi�o religia. Al �i aldoni�is dividi�o lingva. En la nobelaj kasteloj kaj katolikaj pre�ejoj regis la pola lingvo; en la komerdaj kvartaloj de la ruboj kaj urbetoj a�di�is la juda; la metiistoj kutime parolis germane; en la kamparo la vila�anoj de la nordo ankora� parolis litove kaj en la sudo blankruse; en la palaco de la cara �uberniestro kaj en la kazernoj mastris la rusa. La rusa estis anka� devige instruata en la lernejoj.

Diversaj nacioj vivis unu apud la alia ne komprenante sin reciproke. La cara politiko vaste ekspluatis tion kaj incitis unujn kontra� la aliajn. Persekutoj kaj pogromoj, unuflanke, ribeloj kontra� la supremanton, aliflanke, vici�is unu post la alia. Kiam L.L. Zamenhof estis knabeto 6-jara, �us fini�is la Dua Revolucio (1863), subpremita en sango kaj per kruela�oj.

�io �i necese havis profundan influon �e la formi�o de la personeco de sentema knabo, kiu tre frue komencis revi pri la unui�o de la homaro surbze de nacia egaleco kaj reciproka respektado.

Balda� en la menso de la junulo tiu idealo identi�is kun la idealo de komuna supernacia lingvo, kiu ebligus, ke la jomoj konservante siajn naciajn lingvojn kiel la plej esencan esperimon de la respektivaj nacioj kaj naciaj kulturoj, interkompreni�u en kadroj mondaj, ekkonu pli bone unu la alian kaj vivu en paco.

Ekde tiu momento la ideo de komuna internacia lingvo estis por Zamenhof esence, nedisigeble, ligita al internaciismo komprenata kiel egaleco kaj frateco de la popoloj.

Genezo De Esperanto

Sian ideon Zamenhof komencis realigi jam en la gimnazio. �in li flegis dum siaj medicinaj studoj en Moskvo, Varsovio kaj Vieno, kie li fine speciali�is pri okulmalsanoj en 1886.

Unu el la multaj kvalitoj de lia karaktero estis la persisto, per kiu li ser�is la plej bonan kaj la plej efikan solvon. Dum longaj jaroj Zamenhof elprovadis la vbazojn de sia lingvoprojekto, kura�e for�etadis �ion, kio en la praktiko montri�is neta�ga, faradis korektojn kaj plibonigojn. Irante la� la vojo de multaj anta�aj utopiistoj (kaj antka� nuntempaj), li unue ekpensis pri la revivigo de la latina. En tiu tempo li estis ankora� en gimnazio. Poste li venis al ido de apriora lingvo kun tute elpensitaj vortoj. Spertinte la difektojn, li ne hezitis for�etitiujn planojn. Intertemope, la lernado de la angla montris al li, ke lingvo povas ekzisti e� sen komplikaj deklinacioj kaj knjugacioj. Atenta esploro de la rusa, germana kaj pola malkovris al lila eblecon konsiderinde malgrandigi la nombron da vortradikoj per ta�ga sistemo de afiksoj. La germana kaj franca evidentigis la utilecon de la difinita artikolo. Plia lernado de aliaj lingvoj solvis la gravegan problemon de la vortaro, �ar kompara lingva studo omontris al li, ke granda nombro da vortoj estas internaciaj:

Mi balda� rimarkis �li skribis en la jam fama letero al Borovko� ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al �iuj ppoloj kaj faras trezoron pro estonta ligvo internacia � kaj mi kompreneble utiligis tiun �i trezoron.

Tiamaniere, rezulte de siaj genia talento, pacienco, kura�o kaj diligento, Zamenhof sukcesis pretigi la bazon de plena lingvo. Restis la problemo trovi eldoniston, havigi la necesajn rimedojn por publikigo de la libro kaj akiri la permeson de la rusa cenzura instanco. Post vanaj klopodoj trovi eldoniston, li decidi�is mem eldoni �in. La financajn rimedojn avigis lia bopagro, la patro de Klara Zilbernik, al kiu li ejdzi�is en 1887. Dank' al la rilatoj de lia patro kun la cenzuristo, venis anka� la aprobo. En julio 1887 aperis la unua libro de la nova lingvo por rusoj. Balda� sekvis la eldonoj en la pola, franca kaj germana lingvoj. La verketo nomi�is Internacia LIngvo, kaj �i estis eldonita sub la pse�donimo Doktoro Esperanto, la� kiu la lingvo mem estis poste ofte nomata.

Anta� ol eldoni la gramatikon, Zamenhof elprovis sian projekton per tradukoj kaj originalaj verketoj. Unu el tiuj estas la poemeto Ho, mia kor�, en kiu li en kelkaj versoj espreimas la timojn kaj angoron de homo, kiu, post longa laborado kaj muiltaj sendormaj noktoj, atendas la decidan momenton.

La Unuaj Pa�oj De Esperanto

La unua lernolibro enhavis la tutan gramatikon de nur dek ses bazaj reguloj sen esceptoj kaj vortaron de 917 vortradiko�, el kiuj, pro la sistemoj de afiksoj, oni povis krei minimume 10.000 a�tonomajn vortojn. La vortradikoj estas internaciaj �is maksimumo kaj tial grandparte konataj. La� la strukturo la lingvo havas aglutinan karakteron, t.e., lalingvaj elementoj libere kuni�as, sen internaj �an�oj de la radikoj. La internacieco de la vortaro kaj la aglutineco faras la lingvon tre facila ne nur por la popoloj de E�ropo kaj de la nova mondo, sed anka� por la aliaj.

Ne estras surprize, ke multaj eklernis la lingvon kaj balda� en la hejmon de Zamenhof komencis alvenadi leteroj skribitaj en �i. Rapide la Internacia LIngvo disvasti�is en Ruslando, Francio, Germanio, Svedio kaj en aliaj landoj. Itertempe komencis apreadi la unuaj libroj en Esperanto. Zamenhof estis gtre aktiva anka� sur tiu kampo. En lia traduko aperis La Revizoro, de Gogol, Georgo Dandin, de Moli�re, Ifigenio en Ta�rido, de Goethe; La Rabistoj, de Schiller; La Rabeno de Ba�ra�, de Heine; La Gimnazio, de Ale�em; Marta, de Orzeszko; Hamleto, de William �akespeare; Fabelojn, de Hans �ristian Andersen,; kaj la tuta Malnova Testamento. Kelkaj el tiuj tradukoj estis publikigitaj post lia morto. Krom tio Zamenhof verkis amason da originala�oj: studoj, artikoloj, paroladoj kaj kelkaj poemoj. Se oni konsideras anka� la kompleksan korespondadon, kiun li havis, oni povas ricevi sufi�e klaran bildon pori la kvanto de lia laboro sur tiu kampo.

Tamen, li ne plu estis sola. Brilajn tradukojn faris liaj samlandanoj A. Grabowski kaj Kasimir Bein, pli konata sub la pse�donimo Kabe. En 1889 komedncis aperadi en N�rnberg la unua Esperanto-gazeto, La Esperantisto. La granda rusa pensulo kaj verkisto L. Tolstoj publike donis sian apogon al Esperanto. En Francio famaj personoj esprimis sin favore pri la nova lingvo kaj pluraj mem ellernis �in. La lingvo estis �iam pli kaj pli uzata ne nur en literaturo, sed anka� en internacia korespondado. Formi�is la unuaj lokaj Esperanto-societoj, kaj aliaj organiza�oj por disvastigo de la lingvo. Fari�is tute klare, ke la Internacia Lingvo ekfunciis kaj ke la solvo, kiun trovis Zamenhof, efektive respondas al la bezaonoj de efika Internacia komunikilo.

Dum tuta periodo la lingvo estis �efe uzata skribe. Restis ankora� la grava demando �u �i same tiel funkcios en reciproka parola komunikado? La granda momento venis en 1905, kiam en Boulogne-sur-Mer okazis la Unua Kongreso de Esperanto, kiu kunvenigis �irka� 700 personojn el dudeko da landoj.

Emocie solena silento regis en la urba teatro, kiam Zamenhof ekstaris por eldiri sian unuajn paroladon al granda internacia kunveno. En �i li ankora�foje koncize difinis la idean fonon de la Internacia Lingvo, kiam li diris:

En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humili�as, neniu sin �enas; ni �iuj staras sur fundamento ne�trala, ni �iuj estas plene egalrajtoj; ni �iuij sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodia�a tago, �ar hodia� inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.

Entuziasma apla�dego sekvis la paroladon. La unua fojon en la kultura historio homoj de diversaj nacioj ekparolis per komuna, ne�trala lingvo, kiun �iuj sentis kiel sian propran. Espranto transformi�is el projekto en vivantan, plene funkciantan lingvon.

Kial Esperanto venkis?

Kial Zamenhof sukcesis tie, kie multaj aliaj, knter kiuj pluraj veraj gigantoj de la penso �kiel Komenius, Descartes, Leibnitz kaj multaj pli� malsukcesis?

La �efajn ka�zojn de lia sukceso oni povas resumi jene:

  1. La unua estas la inernacieco kaj univesaleco de la celo. Zamenhof kreis lingvon, kiu kontentigas la bezonojn ne nur de difinita grupo da nacioj, nek nur por kelkaj sferoj de la vivo, sed plenan lingvon, kiun povas utiligi �iuj popoloj dce la mondo por kiu ajn formo de internacia komunikado. Lvaza� vizie Zamenhof anta�vidis la veko�i�on de la popoloj de Azio kaj Afriko, kiuj nuntempe prenas sian lokon en la monda komuna�o de nacioj. Esperanto estas same tiel ta�ga or ili, kiel �i estas ta�ga por la nacioj de E�ropo kaj de aliaj kontinentoj.

  2. Due, la� siaj strukturo kaj vortaro Esperanto estas �is maksimumo internacia kaj tial akceptata kiel propra fare de �iuj uzantoj, tute egale al kiu nacio ili apartenas. La moto Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufi�as �in nomi tia, presita sur la kovrilpa�o de la Unua Libro, entenas fundamentan principon de unuaran�a graveco.

  3. La tria elemento estas la internacieco de la lingvokolektivo. Zamenhof perfekte komprenis, ke lingvo estas socia fenomeno; ke la lingvo, devas havi la saman karakteron, nome servi la bezonojn de komunikado kaj pensado de internacia kolektivo; ke tial nur tiu kolektivo povas esti la proprietulo de la lingvo kaj evoluigi �in konforme al siaj bezonoj. Tial li tuj forcedis �iujn personajn rajtojn kaj akcente deklaris jam en la : Internacia Ligvo, simile al �iu nacia, estas propra�o socia. Kaj plue: Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.

    En alia okazo, en 1888, li skribis:

    �io cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en �iu el la vivantaj lingvoj... Kompetenta devas esti de nun ne la a�toro a� la alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la le�oj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj... La Linvo Internacia devas vivi, kreski kaj progresi la� la samaj le�oj, la� kiuj estis ellaborataj �iuj vivaj lingvoj... Mi ne volas eldoni a�tore plena vortarton kaj krei la� mia persona pla�o la tutan lingvon de l' kapo �is la piedoj... Kiam la lingvo sufi�e fortigos kaj �ia literaturo sufi�e vasti�os, tiam anka� tio, kio estas en mia bro�uro, devos esti la le�oj de la plejmulto.

    Precize triel la lingvo estis kaj estas rigardata de tiu internacia kolektivo, kiu �in akceptis por si ainternacia komunikado. La socio estas tiu forto, kiu vivtenas kaj evoluigas la lingvon.

  4. Plua ka�zo de la sukceso estas la humanisma internaciismo de la idea fono. Zamenhof inspiris en la lingvon la ideon de egaleco de �iuj nacioj, de internacia frateco inter la popoloj. Tiu idea fono restis la spirita bazo de la lingvo mem. Tamen, Zamenhof ne supertaksis la rolon de la lingvo tiurilate, kiel kelkfoje neinformitaj personoj opinias kaj kredigas la aliajn. En �enevo, en 1906, li precizigis:

    Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke ne�trala fundamento faros el la homoj an�elojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj anka� poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komuniki�ado kaj konati�ado sur ne�trala fundamento forigos almena� la grandan amason de tiuj besta�oj kaj krimoj, kiuj estas ka�zataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

  5. Fine, la lasta faktoro estas la internacieco de la literaturo. Zamenhof mem tradukis el pluraj lingvoj. Poste aliaj elstaraj verkistoj, kiuj kreis �u originale �u traduke, contribuis siavice, tiel ke baldayu la Esperantlingva literaturo fari�is per si mem atentinda kultura fakto kun akcentita internacia ecaro. Nur unu ekzemplo pri la internacieco de la originala poezio: en la libro Esperanta Antologio estas presitaj originalj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj.

Zamenhof mem estis ne nur la iniciatinto de la lingvo, sed anka� �ia unua verkisto kaj poeto. Li estis la bardo de tiu komence malgranda lingva komuna�o, kiu fidis al homeco, restate fidela alsiaj nacioj kaj naciaj lingvoj. Estas tute kompreneble, ke per siaj poemoj Zamenhof celis inspiri kura�on, paciencon, persiston. La bildoj estas ofte simplaj, momentaj, la ritmo impresa. Forta ritmo, preska� de ta�mento mar�anta al la venko, senti�as en La Vojo:

La Vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kura�e ni iras
Simile al stelo en nokta �ielo
Al ni la dirketon �i diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
�ar klara kaj rekta kaj tre difinita
�i estas la voj' elektita.
Nur rekte, kura�e kaj ne flanki�ante
Ni iru la vojon celitan!
E� guto malgranda, konstante frapante,
Tralaboras la monton granitan
L' espero, l' obstino kaj la patienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pa�o post pa�o, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacigas,
Pri l' tempoj estontaj pensante,
Cent semoj perdi�as, mil semoj perdi�as,
"Ho, �esu!", mokante la homoj admonas
"Obstine anta�en! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco a� ventoj subitaj
Velkantajn foliojn de�iras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli fre�an akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
�in jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine �i pa�as provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
Nu rekte, kura�e kaj ne flanki�ante
Ni iru la vojon celitan!
E� guto malgranda, konstante frapante,
Tralaboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la patienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pa�o post pa�o, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

La Heredo de Zamenhof

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio. La Granda Milito kaj �iaj terura�oj certe negative efikis je lia malforta koro. Li sentis, ke la milito detruas la amikecon kaj fratecon inter la popoloj, do la idealon kaj la tutan sencon de lia vivo.

Sed la verko vivis kaj vivas. Esperanto penetris en �iujn mondopartojn kaj en �iujn socialajn tavolojn, malgra� la �iaspecaj obstakloj. �ia literaturo plue kreskis. La lingvo estas uzata en kongresoj kaj konferencoj, en gazetoj kaj revuoj, en radio kaj, kelkfoje, en televido, e� kiel familia lingvo en pluraj kazoj.

Precipe en la lastaj jaroj Espranto faris grandan pa�on anta�en kaj nun �i disvasti�as anka� en regionoj, kie �is anta� nelonge �i estis a� nekonata a� malpermesita.

Esperanto alportis �ien, kien �i penetris, almena� iom de tiu bonvolo, kiun �ia a�toro enspiris en �in. En 1954 la �enerala Konferenco de UNESKO en Montevideo, per sia fama Resolucio de la 10-a de decembro, rekonis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj inter�an�oj kaj por la proksimigo de la popoloj. �i anka� konstatis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESKO.

Zamenhof Hodia�

Hodia�, centjaro kaj duono post la naski�o de Zamenhof, lia nomo estas solene festata en �iuj landoj. Prezidantoj de respublikoj, �efministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj, Noberlpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj, unui�is por patroni oma�on al la homo, kies tuta vivo, �iuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dedi�itaj al la pli granda feli�o de la homaro.

Multaj urboj nomis placojn kaj stratojn per la nomo. Aliaj starigis al li monumentojn. Sed la plej grandan kaj belan monumenton starigis Zamenhof al si mem per sia genia verko.

Verkita de

Ivo Lapenna

Adaptita kaj notita de Jesuo de las Heras (1996)

Esperanto Hispanio.





















































NOTO.-

KLARIGO 1.-La jaron 1890 aperis hispana versio eldonita en Malago de J. Rodr�guez Huertas. Tamen, �i enhavis gravajn difektojn, kiujn Zamenhof mem malaprobis. Kelkajn jarojn poste esperantisto de Valencio nomita Anglada verkis novan hispanan tradukon, kiun mi ne ankora� atingis, kaj fakte mi prikonis �in post kiam mi jam estis farinta mian tradukon, je 1993. Vi povas vidi �in �i tie.
Reiri.



















KLARIGO 2.- Jen la poemo:

Ho mia kor',
ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile
Ho, mia kor'! Ho, mia kor'!
Post longa laborado
�u mi ne venkos en decida hor'
Sufi�e! trankvili�u de l'batado,
Ho, mia kor'!

Reiri.



















Tiu �i nombro ne neniigas mian propran estimon, kiun vi povas vidi je la KFD hispane verkita je �i tiu sama �eba pa�o, �ar �i tie oni parolas pri minimumo, dume tie mi parolis pri maksimumo da vortoj kiujn oni povas krei pere de la sistemo de prepozicii kaj sufiksii (200.000 ni diris, sed se vi kalkulas �i matematike [11 prefijsoj kaj 32 sufiksoj] ni vidos, ke la kvanto fina estas e� pli alta!)
Reiri.



















Ekzemple: Esenco kaj estonteco de la lingvo Esperanto.

Reiri.





































NOTO 5.- Se vi volas legi la tutan paroladon, deprenu la klanvon.

Reiri.





































NOTO 6.- Se vi volas legi la tutan paroladon, deprenu la klanvon.

Reiri.