EKZERCARO
de la lingvo internacia Esperanto

de Ludoviko Lazaro Zamenhof


1. ALFABETO

Aa, Bb, Cc, ��, Dd, Ee, Ff, Gg, ��, Hh, ��, Ii, Jj, ��, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, ��, Tt, Uu, ��, Vv, Zz.

Sen muziko. Ripetu
Nomoj de la literoj: a, bo, co, �o, do, e, fo, go, �o, ho, �o, i, jo, �o, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, �o, to, u, �o, vo, zo.

2. Ekzerco de legado.

Sen muziko. Ripetu
Al. Balo. Patro. Nubo. Celo. Citrono. Cento. Sento. Sceno. Scio.

Colo. Kolo. Oficiro. Facila. Laca. Paculo. �ar. �emizo. �ikano. �ielo. �u. Feli�a. Cia. �ia. Proceso. Sen�esa Ec. E�. Ek. Da. Ludo. Dento. Plendi. El. En. De. Teni. Sen. Vero. Fali.

Fidela. Trafi. Galo. Granda. Gento. Gipso. Gusto. Legi. Pago. Pa�o. �is. �usta. Re�i. �ardeno. Longa. Regno. Signi.

Gvardio. Lingvo. �uado. Haro. Hirundo. Haki. Nehela. Pachoro. Seshora Bathufo. Horo. �oro. Koro. �olero. �emio. Imiti. Filo. Birdo. Trovi. Printempo. Min. Foiro. Feino. Iel. Iam. In.

Jam. Ju. Jes. Juristo. Krajono. Majesta. Tuj. Domoj. Ruino. Prujno.

Balai. Palaj. Deino. Vejno. Perei. Malplej. Justa.

�us. �eti. �aluza. �urnalo. Majo. Bona�o. Kapo. Makulo. Kesto. Sukero. Akvo. Koketo. Likvoro. Packapo.

3. Ekzerco de legado.

Lavi. Levilo. Paroli. Mem. Impliki. Embaraso. Nomo.

Indiferenta. Internacia. Ol. Heroi. Heroino. Fojno. Pia. Palpi.

Ripeti. Arbaro. Sama. Stari. Sigelo. Sistemo. Pesilo. Pezilo.

Senti. Sofismo. Cipreso. �i. Pa�o. Stalo. �talo. Vesto. Ve�to.

Dis�iri. �anceli. Tapi�o Teorio. Patento. Utila. Ungo.

Plumo. Tumulto. Plu. Lui. Kiu. Balau. Traulo. Pereu. Neulo. Fra�lo. Pa�lino. La�di. E�ropo. Trouzi. Hodia�.

Vana. Verso. Solvi. Zorgi. Zenito. Zoologio. Azeno. Mezuro. Nazo. Trezoro. Meznokto. Zumo. Sumo. Zono. Sono. Pezo. Peco. Peso.

Nenio. Adia�. Fiziko. Geografio. Spirito. Lipharo. Indigni. Neniel. Spegulo. �pino. Nei. Ree. Heroo. Konscii. Traetera. Heroeto. Lue. Mole. Pale. Traire. Pasie. Metio. In�eniero. Insekto. Reservi. Rezervi.

4. Ekzerco de legado.

Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. �anceli. Neniel. Embaraso. Zoologio.

Reservi. Traire. Hodia�. Dis�iri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino.

Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento.

Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. �ardeno. Sono.

La�di. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo.

Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bona�o. Legi. Iel. Juristo. �ielo. �emio.

5. Ekzerco de legado.

Patro kaj frato. - Leono estas besto. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro.

6. Ekzerco de legado. Sen muziko. Ripetu

Infano ne estas matura homo. - La infano jam ne ploras. - La �ielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono ku�as sur la fenestro. - Sur la fenestro ku�as krajono kaj plumo. - Jen estas pomo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero ku�as �tono.

7. Ekzerco de legado.

Leono estas forta. - La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leono estas dan�ere. - Kiu kura�as rajdi sur leono? - Mi parolas pri leono.

8. Ekzerco de legado.

La patro estas bona. - Jen ku�as la �apelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi man�as per la bu�o kaj flaras per la nazo. - Anta� la domo staras arbo. - La patro estas en la �ambro.

9. Ekzerco de legado.

La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, �ar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj a�das per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

10. Ekzerco de legado.

Papero estas blanka. - Blanka papero ku�as sur la tablo. - La blanka papero jam ne ku�as sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fra�lino. - La patro donis al mi dol�an pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - �ojan feston! (mi deziras al vi). - Kia �oja festo! (estas hodia�). - Sur la �ielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la ne�o estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli fre�an panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli fre�a, ol mia. - El �iuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El �iuj siaj fratoj Antono estas la malplej sa�a.

11. La feino. Sen muziko. Ripetu

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj viza�o, ke �iu, kiu �in vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili amba� estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro la� sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

12. Ekzerco de legado.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu bu�on, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris �ion per la dek fingroj de siaj manoj. - El �iaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent na�dek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke �i estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodia�? - Hodia� estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Va�ington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

13. La feino (Da�rigo). Sen muziko. Ripetu

�ar �iu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu �i patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo �i havis teruran malamon kontra� la pli juna. �i devigis �in man�i en la kuirejo kaj laboradi sen�ese. Inter aliaj aferoj tiu �i malfeli�a infano devis du fojojn en �iu tago iri �erpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kru�on.

14. Ekzerco de legado.

Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu �i urbo havas milionon da lo�antoj. - Mi a�etis dekduon (a� dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (a� milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin anka� poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por �iu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodia�a tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu �i �tofo kostas na� frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (a� da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono a� tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj �i du amikoj promenas �iam duope. - Kvinope ili sin �etis sur min, sed mi venkis �iujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi a�etis dek du pomojn, kaj al �iu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu �i libro havas sesdek pa�ojn; tial, se mi legos en �iu tago po dek kvin pa�oj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

15. La feino (Da�rigo). Sen muziko. Ripetu

En unu tago, kiam �i estis apud tiu fonto, venis al �i malri�a virino, kiu petis �in, ke �i donu al �i trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj �i tuj lavis sian kru�on kaj �erpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, �iam subtenante la kru�on, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, �i diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (�ar tio �i estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malri�a vila�a virino, por vidi, kiel granda estos la �entileco de tiu �i juna knabino). "Mi faras al vi donacon," da�rigis la feino, "ke �e �iu vorto, kiun vi diros, el via bu�o eliros a� floro a� multekosta �tono. "

16. Ekzerco de legado.

Mi legas. - Ci skribas (anstata� "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj �i estas knabino. - La tran�ilo tran�as bone, �ar �i estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la �ardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili anka� estas en la �ardeno. - Kie estas la tran�iloj? - Ili ku�as sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj �i venas. - La infano ploras, �ar �i volas man�i. - Knabo, vi estas ne�entila. - Sinjoro, vi estas ne�entila. - Sinjoroj, vi estas ne�entilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero �iam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas ri�a (a� ri�aj), oni havas multajn amikojn.

17. La feino (Da�rigo). Sen muziko. Ripetu

Kiam tiu �i bela knabino venis domen, �ia patrino insultis �in, kial �i revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeli�a knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam �i parolis tiujn �i vortojn, elsaltis el �ia bu�o tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris �ia patrino kun grandega miro. "�ajnas al mi, ke el �ia bu�o elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio �i venas, mia filino?" (Tio �i estis la unua fojo, ke �i nomis �in sia filino). La malfeli�a infano rakontis al �i naive �ion, kio okazis al �i, kaj, dum �i parolis, elfalis el �ia bu�o multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la bu�o de via fratino, kiam �i parolas; �u ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto �erpi akvon; kaj kiam malri�a virino petos de vi trinki, vi donos �in al �i �entile. "

18. Ekzerco de legado.

Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodia� vespere. - Mi rakontos al vi historion. - �u vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, �ar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi anka� tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj �iu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri �i tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed �i mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodia� gastojn; post la vesperman�o niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin �is ilia domo. - Mi jam havas mian �apelon; nun ser�u vi vian. - Mi lavis min en mia �ambro, kaj �i lavis sin en sia �ambro. - La infano ser�is sian pupon; mi montris al la infano, kie ku�as �ia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

19. La feino (Da�rigo). Sen muziko. Ripetu

"Estus tre bele," respondis la filino mal�entile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed �iam murmurante. �i prenis la plej belan ar�entan vazon, kiu estis en la lo�ejo. Apena� �i venis al la fonto, �i vidis unu sinjorinon, tre ri�e vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de �i trinki (tio �i estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu �i knabino). "�u mi venis tien �i," diris al �i la mal�entila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis ar�entan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu �i sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. " - "Vi tute ne estas �entila," diris la feino sen kolero. "Bone, �ar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke �e �iu vorto, kiun vi parolos, eliros el via bu�o a� serpento a� rano. "

20. Ekzerco de legado.

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni �iuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili �iuj sidas silente kaj skribas. - Hiera� mi renkontis vian filon, kaj li �entile salutis min. - Hodia� estas sabato, kaj morga� estos diman�o. - Hiera� estis vendredo, kaj postmorga� estos lundo. - Anta� tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - �u vi jam trovis vian horlo�on? - Mi �in ankora� ne ser�is; kiam mi finos mian laboron, mi ser�os mian horlo�on, sed mi timas, ke mi �in jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feli�a. - Se li scius, ke mi estas tie �i, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - �u vi estas surda a� muta? - Iru for! - Infano, ne tu�u la spegulon! - Karaj infanoj, estu �iam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu �in, ke �i sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, �ar la vivo ne estas longa. - �i volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne �esas petoli.

21. La feino (Da�rigo). Sen muziko. Ripetu

Apena� �ia patrino �in rimarkis, �i kriis al �i: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al �i la mal�entilulino, el�etante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, �ielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? �ia fratino en �io estas kulpa; mi pagos al �i por tio �i!" Kaj �i tuj kuris bati �in. La malfeli�a infano forkuris kaj ka�is sin en la plej proksima arbaro. La filo de la re�o, kiu revenis de �aso, �in renkontis; kaj, vidante, ke �i estas tiel bela, li demandis �in, kion �i faras tie �i tute sola kaj pro kio �i ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".

22. Ekzerco de legado.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi �in man�is. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne ripro�u vian amikon, �ar vi mem plimulte meritas ripro�on; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankora� nun �iam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankora� konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - A�gusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas ju�i, estas ju�oto.

23. La feino (Fino). Sen muziko. Ripetu

La re�ido, kiu vidis, ke el �ia bu�o eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis �in, ke �i diru al li, de kie tio �i venas. �i rakontis al li sian tutan aventuron. La re�ido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol �io, kion oni povus doni dote al alia fra�lino, forkondukis �in al la palaco de sia patro, la re�o, kie li edzi�is je �i. Sed pri �ia fratino ni povas diri, ke �i fari�is tiel malaminda, ke �ia propra patrino �in forpelis de si; kaj la malfeli�a knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus �in akcepti, balda� mortis en angulo de arbaro.

24. Ekzerco de legado.

Nun li diras al mi la veron. - Hiera� li diris al mi la veron. - Li �iam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam anta�e diris al mi la veron (a� li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam anta�e diros al mi la veron (a� li estos dirinta al mi la veron; a� anta� ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li anta�e dirus al mi la veron (a� se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi anta�e la veron (a� estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (a� mi volas esti dirinta la veron).

25. Ekzerco de legado.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu �i komerca�o estas �iam volonte a�etata de mi. - La surtuto estas a�etita de mi, sekve �i apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la �uldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta �uldo estos pagita al vi balda�. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe ser�ata, se �i ne estus tiel lerte ka�ita de vi. - La� la projekto de la in�enieroj tiu �i fervojo estas konstruota en la da�ro de du jaroj; sed mi pensas, ke �i estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis anta� nelonge (a� anta� nelonga tempo), lo�is longe en nia urbo. - �u hodia� estas varme a� malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

26. Ekzerco de legado.

Kie vi estas? - Mi estas en la �ardeno. - Kien vi iras? - Mi iras en la �ardenon. - La birdo flugas en la �ambro (= �i estas en la �ambro kaj flugas en �i). - La birdo flugas en la �ambron (= �i estas ekster la �ambro kaj flugas nun en �in). - Mi voja�as en Hispanujo. - Mi voja�as en Hispanujon. - Mi sidas sur se�o kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun �i kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstata� kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fian�ino. - La hirundo flugis trans la riveron, �ar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie �i la� la ordono de mia estro. - Kiam li estis �e mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas ri�a, mi dubas, �u vi estas feli�a. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie �i! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!

27. Ekzerco de legado.

La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj a� objektoj konataj. �ia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj a� poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, �ar �i estas oportuna sed ne necesa. Anstata� "la" oni povas anka� diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu fini�as per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco a� la klareco postulas, oni povas anka� preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun �ia gramatika fini�o. Ekzemploj: skribtablo a� skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu da�ras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vapor�ipo (= �ipo, kiu sin movas per vaporo); matenman�i, tagman�i, vesperman�i; abonpago (= pago por la abono).

28. Ekzerco de legado.

�iuj prepozicioj per si mem postulas �iam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj ka�zoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni anka� diras: "la birdo flugis en la �ardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "�ardenon", "tablon" staras tie �i en akuzativo ne �ar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion �i postulas, sed nur �ar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis anta�e en la �ardeno a� sur la tablo kaj tie flugis, sed ke �i de alia loko flugis al la �ardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la �ardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la fini�on "n" tute egale �u ia prepozicio starus a� ne. - Morga� mi veturos Parizon (a� en Parizon). - Mi restos hodia� dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disi�is kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu �i urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (a� mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

29. Ekzerco de legado.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstata� la vorto "je" ni povas anka� uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (a� mi ridas pro lia naiveco, a�: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin �e vi (a�: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feli�o (a�: mian perditan feli�on). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, �u �i postulas post si la akuzativon (t. e. �u �i estas aktiva) a� ne, ni povas �iam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstata� "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion �i malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri �iam "pardoni al la malamiko lian kulpon".

30. Ekzerco de legado.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn na� vortojn ni konsilas bone ellerni, �ar el ili �iu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn a� rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "�", ni ricevas vortojn komunajn: �ia, �ial, �iam, �ie, �iel, �ies, �io, �iom, �iu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "�i", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu �i (a� �i tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie �i a� �i tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankora� fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj fini�oj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, �iama, kioma, tiea, �i-tiea, tieulo, tiamulo ktp.(= kaj tiel plu).

31. Ekzerco de legado.

Lia kolero longe da�ris. - Li estas hodia� en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dol�e kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li lo�as ekster la urbo. La ekstero de tiu �i homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu ku�is en la forno, estas nun brule varmega. - �u li donis al vi jesan respondon a� nean? Li eliris el la dormo�ambro kaj eniris en la man�o�ambron. - La birdo ne forflugis: �i nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por �iu a�etita funto da teo tiu �i komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman �apelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

32. Ekzerco de legado.

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas balda� teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je me�aniko, estas me�anikisto, kaj kiu okupas sin je �emio, estas �emiisto. - Diplomatiiston oni povas anka� nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, �ar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografa�on al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu anta�e sin trovis vino, a� kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu ku�is sur drapo, a� kiu estas uzata por drapo). - Mi a�etis dekon da ovoj. - Tiu �i rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la a�tuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (a� multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feli�aj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la �ambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu �i vorto havas signifon de mezuro.

33. Ekzerco de legado.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas anka� malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallar�a pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi e� anta� nia nazo. - Tiu �i malfre�a pano estas malmola, kiel �tono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeli�a, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun �i malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi �in fermis, sed mia frato tuj �in denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble balda� renversi�os. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun �iaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino fari�is denove fian�ino.

34. Ekzerco de legado.

La tran�ilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tran�i per �i la viandon kaj mi devis uzi mian po�an tran�ilon. - �u vi havas korktirilon, por mal�topi la botelon? - Mi volis �losi la pordon, sed mi perdis la �losilon. - �i kombas al si la harojn per ar�enta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodia� estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis anta� mi man�ilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tran�ilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, �ar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta �tuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj �i vastaj kaj herbori�aj kampoj pa�tas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj �afoj.

35. Ekzerco de legado.

Vi parolas sensenca�on, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfita�o. - Akvo estas fluida�o. - Mi ne volis trinki la vinon, �ar �i enhavis en si ian suspektan malklara�on. - Sur la tablo staris diversaj sukera�oj. - En tiuj �i boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acida�o. - La acideco de tiu �i vinagro estas tre malforta. - Mi man�is bongustan ova�on. - Tiu �i granda alta�o ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da paka�o. - �emizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tola�o, kvankam ili ne �iam estas faritaj el tolo. - Glacia�o estas dol�a glaciigita franda�o. - La ri�eco de tiu �i homo estas granda, sed lia malsa�eco estas ankora� pli granda. - Li amas tiun �i knabinon pro �ia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre pla�is al mi. - La tuta supra�o de la lago estis kovrita per na�antaj folioj kaj diversaj aliaj kreska�oj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.

36. Ekzerco de legado.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodia� vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefian�oj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - �iuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve �ia frato estas mia bofrato, �ia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodia� la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de re�o estas re�idoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, �ar ili devenas de Izraelo. �evalido estas nematura �evalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.

37. Ekzerco de legado.

La �ipanoj devas obei la �ipestron. - �iuj lo�antoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vila�anoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj sa�a re�o. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufi�e energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj lo�as en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La lo�antoj de unu regno estas samregnanoj, la lo�antoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj �uojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la ligna�isto faras tablojn, se�ojn kaj aliajn lignajn objektojn. - �teliston neniu lasas en sian domon. - La kura�a maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, �ambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La ri�ulo havas multe da mono. - Malsa�ulon �iu batas. - Timulo timas e� sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Pre�u al la Sankta Virgulino.

38. Ekzerco de legado.

Mi a�etis por la infanoj tableton kaj kelke da se�etoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo �i estis jam nur varma, post du horoj �i estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj �i estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallar�a vojeto kondukas tra tiu �i kampo al nia domo. - Sur lia viza�o mi vidis �ojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kale�o enveturis en la korton. Tio �i estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian anta�an piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Anta� nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johan�jo (a� Jo�jo), Nikol�jo (a� Niko�jo a� Nik�jo a� Ni�jo), Erne�jo (a� Er�jo), Vilhel�jo (a� Vilhe�jo a� Vil�jo a� Vi�jo), Manjo (a� Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (a� Sofinjo).

39. Ekzerco de legado.

En la kota vetero mia vesto forte malpuri�is; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li pali�is de timo kaj poste li ru�i�is de honto. - Li fian�i�is kun fra�lino Berto; post tri monatoj estos la edzi�o; la edzi�a soleno estos en la nova pre�ejo, kaj la edzi�a festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu �i maljunulo tute malsa�i�is kaj infani�is. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, �ar li malhelpas al ni. - �i edzini�is kun sia kuzo, kvankam �iaj gepatroj volis �in edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la ne�o fluidi�as. Venigu la kuraciston, �ar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj anka� estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj morti�is. - Mi ne pendigis mian �apon sur tiu �i arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la �apon, kaj �i, flugante, pendi�is sur la bran�oj de la arbeto. - Sidigu vin (a� sidi�u), sinjoro! - La junulo ali�is al nia militistaro kaj kura�e batalis kune kun ni kontra� niaj malamikoj.

40. Ekzerco de legado.

En la da�ro de kelke da minutoj mi a�dis du pafojn. - La pafado da�ris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hiera�a parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis a�di ion novan, sed balda� ni vidis, ke ni trompi�is, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma �ielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pre�as, estas pre�ejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en �vitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, a� �ambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto a� alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni �in fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. En la po�o de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la po�o de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj lo�as en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

41. Ekzerco de legado.

�talo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne �iu kreska�o estas man�ebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas �iam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeli�on, �ar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - �u vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodia�, �ar mi pensas, ke mi mem havos hodia� gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre la�dinda. - Tiu �i grava tago restos por mi �iam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj �parema, sed �i estas anka� tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj eksciti�as ofte �e la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas ven�ema. - Li estas tre kredema: e� la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj e� unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas sufi�a, por eksplodigi pulvon.

42. Ekzerco de legado.

Ni �iuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeli�o ofte kunigas la homojn, kaj feli�o ofte disigas ilin. - Mi dis�iris la leteron kaj dis�etis �iajn pecetojn en �iujn angulojn de la �ambro. - Li donis al mi monon, sed mi �in tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, �ar mi balda� revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la re�o: via re�a mo�to, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Mo�to, Sinjoro N. ; la dua: al Lia Grafa Mo�to, Sinjoro P. ; la tria: al Lia Mo�to, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sani�i, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsani�i, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resani�anto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanula�o, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsani�o, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista ktp.

L.L. Zamenhof


Vi povas plue praktiki Esperanton legante la unuajn prelegojn de la majstro Zamenhof deprenante �i tie.
Reiri al la elementa kurso.
Gramatiko de Zamenhof por hispanoj. ~ Gramatiko de Zamenhof por angloj ~ Vortaro

Hotomoligis Jesuo de las Heras, © 1996.